Invado de Rusio en Ukrainion (2022)

La rusia invado en Ukrainion en 2022 estas milito komencita la 24-an de februaro 2022 laŭ ordono de rusia prezidento Vladimir Putin. Ĉi tiu konflikto aperas el laŭgrada pliiĝo de la provoj de Rusio aneksi partojn de Ukrainio. Precipe ekde novembro 2021, Rusio plifortigis siajn armeojn proksime de la limo kun Ukrainio. Krome, la 21-an de februaro 2022, Ruslando agnoskis la sendependecon de la secesiaj popolaj respublikoj de Donecko kaj Lugansko. Kelkajn tagojn poste, la 21-an de februaro 2022, la rusiaj trupoj eniris Donbason. Tiu milita operaco estas konsiderata la plej grava milito, kiun Eŭropo travivis ekde la fino de la Dua Mondmilito en 1945. Ĝi ankaŭ estas la plej dokumentita kaj raportita milito en la historio danke al la disvastigo de saĝtelefonoj kaj la elsendoj de la sociaj retejoj. La invado rapide disvastiĝas en la nordo de la lando, minacante precipe la ĉefurbon Kievon, en la oriento Ĥarkiven kaj en la sudo al Ĥersono kaj Mariupolo. La milito kaŭzis cetere amasan fuĝon el Ukrainio kaj instigis senprecedencan solidarecan impeton tra Eŭropo por la ukrainia popolo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search